Rekreskanta krudmaterialo

la arbaro estas la plej grava fonto de rekreskantaj krudmaterialoj en Germanujo

Rekreskantaj krudmaterialojrenovigeblaj krudmaterialoj estas organikaj krudmaterialoj, kiu venas el agrikulturo kaj arbara mastrumado kaj de la homo uzata ekster la uzo kiel nutraĵo kaj besta furaĝo.[1]

Plej gravas la uzado de krudmaterialo de planta deveno respektive biogenaj ruboproduktoj. Tiuj materialoj oni uzas kaj por gajni energion kaj por uzi la materialon. La energia uzado okazas kaj en fluida formo (biofuelo), en firma formo (biogena brulaĵo), kaj en gasa formo (biogaso). La ŝtofa uzado konsistas el la farado de teknikaj oleoj, tekstilaĵoj, fibroj, plastoj, bazaj kemiaĵoj kaj liaj produktoj. Por energia uzo kultivataj plantoj nomiĝas energiplantoj, plantoj por ŝtofa uzo estas industriplantoj.

Koncerne la krudmateriala kaj energia transiro rekreskantaj krudmaterialoj anstataŭu la aliaj krudmaterialoj respektive fosilaj brulaĵoj (nafto, tergaso) post longa tempo, laŭeble per kaskada utilado. Oni diskutas kritike la areokonsumado de la rekreskantaj krudmaterialaj plantoj kun la plantoj por la nutraĵo

  1. Markus Kaup: Entwicklungs- und Erfolgsfaktoren für Produkte aus nachwachsenden Rohstoffen in Deutschland und der EU im Spannungsfeld zwischen Ökonomie und Ökologie. Kölner Forschungen zur Wirtschafts- und Sozialgeographie Band 52, Wirtschafts- und Sozialgeographisches Institut der Universität Köln 2002.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search